En mia hejmo loĝas de longe malgranda miraklo Ŝi ĉiam ridetas, neniam mensogas, kaj ofte spektaklas Kaj se mi havas malbonan humoron kaj laca mi estas Kuracas min la mirakla aktoro en miraklaj vestoj Miraklo kantetas malgajajn kantojn se mi sopiras Aŭ simple silentas apude sidante, se mankas inspiro Ni ambaŭ ne ŝatas multe paroli pri tagaj aferoj Kaj televidilon rigardi ne volas ni ambaŭ vespere Mi ĝuste ne scias de kie aperis miraklo ĉarma Sed kune kun ŝi alvenis espero al mia ĉambro Jes, pli facile por mi estas vivi kun ŝiaj petoloj Mi trompas min, mi kredas naive, ke mi estas ne sola Sed ĉiu vespere mi hejmen rapidas kaj ĉiu vespere Mi timas, ke iam ŝi diros: “adiaŭ” kaj malaperos