Mia bona sinjorino, jaroj kuras Ion prenas, ion donas, ion spuras Forsusuras sekundaro senpardona Ĉu vi aŭdas, sinjorino mia bona? Mia bona sinjorino, jaroj kuras Foje lulis nin fortuno, kiel trajno Foje lumis nia kuno - nia gajno Kaj okuloj al okuloj ridis ĝoje Ĉu en vero ni stultuloj estis foje? Foje lulis ni fortuno En la sonĝoj mi revetas ne pri multo Dion petas, ke revenu tiu stulto Sed reale disen iras vivoĉaroj Forsusuras dise niaj sekundaroj Mia bona sinjorino, ni ne plendu La destinon donaceman ne ofendu Kio estis - tio estis kaj forbrulis Ĝoju ni, ke nin feliĉo foje lulis Mia bona sinjorino Kaj revetu, mia bona, ni sen honto Ke ni iam reridetu dum renkonto Mia bona sinjorino