Se Estus Mi Pentristo

Ĵomart kaj Nataŝa

Composición de: Ĵormart Amzeev
Se estus mi pentristo
Mi pentrus ne pejzaĝon
Sed vian nur vizaĝon
Kaj estus mi persista

Se mi komponus kantojn
Do, komponaĵon ĉiun
Nur al la nomo via
Dediĉus mi konstante

Sed, homo ordinara
Mi estas en la vivo
Kaj kredas mi naive
Ke vi min amas kara

Teneron mi enmetus
De tuta mia koro
En versojn pri amoro
Se estus mi poeto

Se estus mi pentristo
Mi pentrus ne pejzaĝon
Sed vian nur vizaĝon
Kaj estus mi persista
    Página 1 / 1

    Letras y título
    Acordes y artista

    restablecer los ajustes
    OK