Min atingis malsan' Min atingis demenc' Al mi plaĉas irad' De la fin’ al l' komenc' ĉU saluti ĝisante Amuzas vin? ĉU koleri kisante Konfuzas vin? Ekzistas nur la kontraŭsenco En mia stranga universo ĉU maltaŭgec' de mia menso Al via mond' Aŭ ĉu estas inverso? La teatraĵo en kinej' Longa vojaĝo en la hejm' Hund' andaluza sur la tabl' Por mi la vero estas fabl' Ekzistas nur la kontraŭsenco En mia stranga universo ĉU maltaŭgec' de mia menso Al via mond'?