Ĉia Dolor'

Tarcísio J. Lima

Composición de: Tarcísio J. Lima
Ĉia dolor' flugu for
Kiam mi kantos el la kor'
Ĉagrenplenajn
Grizajn kanzonojn
Por ke povu brili nova kolor'

La lum' de l' sun'
Brilu ja de nun
Meze de la ombroj
De ĉi mia pun'

Ĉi-momente mi
Pensu pri neni'
Krom la granda revo
Levi min al Di'

Jen la plej alta valor'
Kiun trafas miaj versoj,
Mia plej riĉa trezor':

Jene kantas mi:
“Ĉiu dolor' ĉia dolor'!
El nia koro
Nepre flugu for!”
    Página 1 / 1

    Letras y título
    Acordes y artista

    restablecer los ajustes
    OK