Batante tiel haste Malpace, kara kor' Plenigas vi troece Mian bruston per l' angor' Kiu devenas ja de Via miskompren' Montegon vidi Kie vastas eben' AI mi anstataŭ prava Naiva ŝajnas vi Ĉar eltrompiĝo baldaŭ Vin atingos tie ĉi Sed vi ne volas Atenti la veron Kontraŭ ĉio Vi daŭrigas I' esperon! Ho, kara kor' Ho, kara kor' Sereniĝu kaj Rigardu I' estonton! Vi ne devas Atendi renkonton! Ho, kara kor' Ho, kara kor' Ju pli vi persistos Trans la real' Des malpli eltenebla Estos via fal'! Ne revu, kara kor' Ĉi-momente certe ŝin Pri via tre aflikta Palpitado, eĉ la fin’ De tiel nuba tago Peza je sopir’ Ne igas pensi Kun plej eta altir' Ĉar male ŝi imagus La kvanton da dolor' Vin tiel batiganta Mia estimata kor' Sed eĉ en larmoj Vi evitas la veron Malgraŭ ĉio Vi daŭrigas I' esperon!