La Espero

Akordo

    Continúa después del anuncio

    En la mondon venis nova sento
    Tra la mondo iras forta voko
    Per flugiloj de facila vento
    Nun de loko flugu ĝi al loko

    Ne al glavo sangon soifanta
    ĜI la homan tiras familion
    Al la mond' eterne militanta
    ĜI promesas sanktan harmonion

    Sub la sankta signo de l' espero
    Kolektiĝas pacaj batalantoj
    Kaj rapide kreskas la afero
    Per laboro de la esperantoj

    Continúa después del anuncio

    Forte staras muroj de miljaroj
    Inter la popoloj dividitaj
    Sed dissaltos la obstinaj baroj
    Per la sankta amo disbatitaj

    Sur neŭtrala lingva fundamento
    Komprenante unu la alian
    La popoloj faros en konsento
    Unu grandan rondon familian

    Nia diligenta kolegaro
    En laboro paca ne laciĝos
    ĜIs la bela sonĝo de l' homaro
    Por eterna ben' efektiviĝos

    Información de la canción

    Composición:

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión