Continues after the ad

    Jen la suno, jen la luno
    Jen du malsamaj astroj
    Jen vikingo, jen urbano
    Jen la plej malsamaj homoj

    Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
    Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo

    Continues after the ad

    Jen mandrilo, jen ŝakalo
    Jen du malsamaj bestoj
    Jen kastelo, jen igluo
    Jen la plej malsamaj domoj

    Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
    Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo

    Jen pomsuko, jen veneno
    Jen malsamaj trinkaĵoj
    Jen vi kaj mi
    Akvo kaj oleo

    Song details

    Composition: Alejandro Cossavella

    Did you see an error?

    Enviar revisão