Melodio de Akŭanduba

baRok´ Projekto

    Continúa después del anuncio

    En la komenco troviĝis nur la ĉielo kaj la akvo
    Subtila ŝelo disigadis unu de la alia

    Homoj vivis sur la ŝelo, ja nenio al ili mankis
    Akŭanduba ilin observis. Ajnan malordon li ordigis
    Por tio, sonigi sian fluton magian ja sufiĉis

    En malsupro troviĝis nur malbono kaj fibestoj
    Kaj ankaŭ danĝeraj spiritoj kiujn oni trovas sub fragila ŝelo

    Continúa después del anuncio

    Homoj vivis sur la ŝelo, ja nenio al ili mankis
    Akŭanduba ilin observis. Ajnan malordon li ordigis
    Por tio, sonigi sian fluton magian ja sufiĉis

    La melodio de Akŭanduba altrudas ordon al la homar´
    Li sonorigas magian fluton kaj tiel starigas la serenecon
    La sono eniras tra la oreloj por trafi la cerbon iom frenezan
    Kaj la vilaĝano trankviliĝas. Estas la povo de Akŭanduba

    Do okazis neklarigebla batalo
    Sur nia fragila ŝelo, kaj Akŭanduba tre laŭte ludis
    Ili ne povis lin aŭdi

    Nia ŝelo do rompiĝis kaj ni tuj falis
    Grandaj birdoj kunportis kelkajn homojn al ĉielo
    Kaj ili restis kiel steloj. Kaj ni ekvivis je malsupro

    La melodio de Akŭanduba altrudas ordon al la homar´
    En la malsupro kaj en nia menso, ni ankoraŭ aŭdas la melodion
    En ĉiu birdokanto, en blov´ de la vento, en ĉiuj matenoj ni aŭdas lin
    Enigita en la menso estas la melodi´. Estas la povo de Akŭanduba

    Información de la canción

    Composición: Rafael Milhomem

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión