Nobla Dezir'

baRok´ Projekto

    Continues after the ad

    Milito, timo kaj detruo
    Popolo jarojn suferis
    Morto, aflikto kaj servuto
    Liberon ni nur ekserĉis

    Esperon, por pli bona celo
    Niaj okuloj ekvidis
    Do, kuraĝo kaj ribelo
    En niaj koroj naskiĝis

    Sorbiĝita de la nobla dezir´
    Li batalis por popola anim´

    Continues after the ad

    Regi ili intencis nin
    Sed venke ni montris nian forton
    Niaj glavoj, utilaj estis ili
    Reflektis ili nian volon

    Ili provis trudi al ni
    Iliajn kutimojn, ilian lingvon
    Tio estis vera krim´
    Sed ili ne haltis nian menson

    Li honoris nian verdan flagon
    Levis ĝin super baroj
    Kaj brileco de la nova tago
    Reflektis espere sur la glavoj

    Kaj la trondra sono de bataloj
    Inspiris lin kuraĝon
    Glore li finis la minacojn
    Ni venkis la fremdan regadon

    Song details

    Composition: Rafael Milhomem

    Did you see an error?

    Enviar revisão