Birdo flugas en la ĉielo
Kaptas flugiloj la venton
Birdo estas forta kaj bela
En la aero kristale hela
Sola kun la elemento
Ĝi ŝvebas subsune en luma maro
En oceano la kvina
Sube restis limoj kaj baroj
Montoj majestaj kaj vastaj arbaroj
Kaj homoj kun siaj maŝinoj
Birdo revenas al sia nesto
Fore de bruaj ŝoseoj
Ĝi estas simpla, ĝi estas modesta
Kaj malsimila al kiaj ni estas
Homoj kun niaj armeoj
Birdo en la ĉielo lazura
Ne estas malica, nek estas heroo
Ĝi simple estas en la naturo
Irante al sia neklara futuro
Kun homo kun sia egoo