Mia Loko

Eterne Rima

    Continúa después del anuncio

    Cxi tie mia loko - okcidenta tokio
    La plej bona repo, la plej bona stilo
    Parolas nun eterne rima rekte el tokio
    Numero unu urbo, numero unu stilo

    Do kiam repas mi por vi, pli proksimen venu
    Ideologion mian tuj nepre vi komprenu
    Eterne rima - la profet' de la moderna skolo
    Cxiam helpema, neniam kontraux via volo
    Mi esprimigxas klare, rimojn kracxas malavare
    Cxion faras memstare kaj vi venas are
    Mi sxatas tiun, kiu stilon mian aprezas
    Gxi sanigas vin kaj aliaj nur lezas
    Sed mi fekas sur aliajn, cxar mi estas la unua
    Muziko ekscitiga, ecx se foje brua
    Cxar mi traktas serioze tion kion mi preparas
    La tapisx' el floroj, sur podio nun mi staras
    Kore mi brakumas fanojn, ili sentas kaj komprenas
    Se vi min adoras, tiam certe mi vin benas
    Lernu de mi nun kaj mi montros gxustan vojon
    Cxu tion mi ripetu ankoraux unu fojon?

    Continúa después del anuncio

    Cxi tie mia loko - okcidenta tokio
    La plej bona repo, la plej bona stilo
    Parolas nun eterne rima rekte el tokio
    Numero unu urbo, numero unu stilo
    Cxi tie mia loko - okcidenta tokio
    La plej bona repo, la plej bona stilo
    Parolas nun eterne rima rekte el tokio
    Numero unu urbo, numero unu stilo

    Esti aux ne esti - cxu vi iam pensis pri tio
    Gravas cxiam bone koni guston de la emocio
    Elekti la aferon pravan, ne forgesi la malicon
    Montri al la putinidoj pugnon, ne cicon
    Por mi estas cxiam nur unu ora regulo:
    Cxiu kiu gxenas estas forfikulo
    Kaculo kaj kiel ajn mi povas diri
    Klinu kapon homo kaj aprezu, tempo miri
    Cxu mankas al vi sagxo, cxu mankas la imago
    Mi agas nun libere kaj vi estas nur papago
    Mi faras cxion lerte, mi scias tion certe
    Per teknika ago kreskas ja laboro sperte
    Finprodukto estas celo, bona repo, mielo
    Saltas cxiu korp' nun gxojas la orelo
    Kaj mi faras cxiam tion, kion mi mem volas
    Mia stilo brilas, via koro molas

    Cxi tie mia loko - okcidenta tokio
    La plej bona repo, la plej bona stilo
    Parolas nun eterne rima rekte el tokio
    Numero unu urbo, numero unu stilo
    Cxi tie mia loko - okcidenta tokio
    La plej bona repo, la plej bona stilo
    Parolas nun eterne rima rekte el tokio
    Numero unu urbo, numero unu stilo

    Información de la canción

    Composición: Eterne Rima

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión