Ne Lasu Sxin Enui

Eterne Rima

    Continúa después del anuncio

    Sxi vere amas monon kaj viroj amas sxin
    Cxiuj multe pagas por la am' de frauxlin'
    Sxi sxatas luksan vivon kun gucci, prada, louie
    Malfermu la monujon, ne lasu sxin enui
    Sxi vere amas monon kaj viroj amas sxin
    Cxiuj multe pagas por la am' de frauxlin'
    Sxi sxatas luksan vivon kun gucci, prada, louie
    Malfermu la monujon, ne lasu sxin enui

    Virino eleganta, plezurojn tre amanta
    Cxiuj sxin admiras kaj sxi estas vanta
    Preta fari cxion, viroj sxatas tion
    En rilaton sxi enmetas grandan emocion
    Nur problemo estas, ke ne dauxras la rilato
    Cxar por la katino gravas vere ricxa kato
    Ju pli dika la monujo des pli granda sxanco
    Por profunda kunestado kaj por bela romanco
    Forgesu do, se vi ne pagas multe
    Ne agu serioze, tio finigxos stulte
    Ne estu priridita, aliaj vin komentas
    Silente nun foriru, nu, cxu honton vi ne sentas?

    Continúa después del anuncio

    Sxi vere amas monon kaj viroj amas sxin
    Cxiuj multe pagas por la am' de frauxlin'
    Sxi sxatas luksan vivon kun gucci, prada, louie
    Malfermu la monujon, ne lasu sxin enui
    Sxi vere amas monon kaj viroj amas sxin
    Cxiuj multe pagas por la am' de frauxlin'
    Sxi sxatas luksan vivon kun gucci, prada, louie
    Malfermu la monujon, ne lasu sxin enui

    Vi scias bone, cxu ne, jes, kion sxi tiel sxatas
    Ne filozofiu, cxar neniu vin kompatas
    Vi estas nun finita, jes anstatauxanto venas
    Sxi vin ne memoras, espereble vi komprenas
    Hodiaux varma nokto, auxdigxas iliaj gxemoj
    Ne pensu nun pri tio, cxar novaj estas temoj
    Morgaux bela tag', vizito en salon' de gucci
    Vespere sxi volonte iros novan princon sucxi
    Ne fogesu tamen: unu salon' ne suficxas
    Sxi estas altaklasa kaj sxiaj vestoj ricxas
    Sxi estas postulema, do dezirojn vi plenumu
    Malfermu la monujon, poste amindumu

    Sxi vere amas monon kaj viroj amas sxin
    Cxiuj multe pagas por la am' de frauxlin'
    Sxi sxatas luksan vivon kun gucci, prada, louie
    Malfermu la monujon, ne lasu sxin enui
    Sxi vere amas monon kaj viroj amas sxin
    Cxiuj multe pagas por la am' de frauxlin'
    Sxi sxatas luksan vivon kun gucci, prada, louie
    Malfermu la monujon, ne lasu sxin enui

    Información de la canción

    Composición: Eterne Rima

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión