La Grizeco

Inicialoj Dc

Continúa después del anuncio

Tiom malbonis mia ag'
Ke alvenis nun la tag' de enda konfes'
Tiom malpuris mia am'
ĝI nur estis la ornam' de falsa promes'
Sen fervor', perdita nun en la grizec'
Mi ĝemadas kiel vundita best'
ĉU anĝela voĉo flustros al mi?

Malantaŭ nuboj brilas la sun'
Kaj venos la pardono post la pun'
Pro forta vento ploros l' okul'
Sed tiel malaperos la nebul'
Malantaŭ nuboj brilas la sun'
Kaj venos la pardono post la pun'
Pro forta vento ploros l' okul'
Sed tiel malaperos ankaŭ la dika nebul'

Continúa después del anuncio

ĉU de hontiga konfidenc'
Estas justa konsekvenc' la hela lum'?
ĉU pro misuzo de potenc'
De perfida elokvent' min frapos la fulm'?
Maltrankvilas mia peza kulpa konscienc'
Mi ja pagus ĉiun prezon por nova komenc'
ĉU min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem'?

Información de la canción

Composición:

¿Los datos están equivocados?

Enviar revisão

Canciones relacionadas