Masko

Kajto

Continues after the ad

Post matena ellitiĝo ĉiam jenas sama ago
La pretigo por prestiĝo, la preparo por la tago
Decas bele sin ja vesti, ŝminki, kombi, kaj parfumi
Ĉar nur plaĉaspekte esti, nomas ni ja kulturumi

Je vespero post laboro regas min jena problemo
Kiel plaĉi kun humoro, afebleco, sindeteno?
En konformo kun socio estu miaj agoj nur
Ĉar per tio - dank' al Dio! - vivas nia grandkultur'

Continues after the ad

Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis
Preterpasis la spegulon - vizaĝfaldoj ekskluzivis

Nauza, aĉa kromfiasko
Figrimaco de pajaco
Ĝis min kaptis la sagaco
Forgesita estis masko
Fiasko! Masko!

Song details

Composition:

Did you see an error?

Enviar revisão

Related songs