Dancanta Ĉevalo

Kajto

Continúa después del anuncio

Marŝmarŝon diktas la muzik'
"Hura"-on hurlas stratpublik'
kaj bravaj knaboj sur ĉevaloj
ekrajdas for al mortbataloj
Trara! Trara!
al mortbataloj
Nun el kvaropo jen ĉeval'
ekdancas ritme je signal'
kaj vanas brido, vipo, sprono
ĝi dancas dancas je marŝsono
Trara! Trara!
je marŝosono . . .

Marŝmarson diktas la muzik'
Freneza sturmo, sabropik'
sangfontoj fluas, tintas staloj
hura' formortas sur ĉevaloj
Trara! Trara!
en mortbataloj
En la ĥaoso jen ceval'
huffrapas ritme je signal
kraniojn rompas, korojn premas,
sen kapan knabon kun si trenas
Trara! Trara!
dancante henas . . .

Continúa después del anuncio

Marŝmarson diktas la muzik'
Nun pac' trumpetas - sen efik'
militon kaŝas ter' kaj kalko,
kolombon tamen pelas falko
Trara! Trara!
Ĉe katafalko
Kutime ja en vivbatal'
dancadi kiel la ĉeval'
kaj vanas brido, vipo, sprono,
ĉar dancas dancas je marŝsono
Trara! Trara!
la ĉevalhomo . . .

Información de la canción

Composición: Julio BAGHY y Nanne KALMA

¿Los datos están equivocados?

Enviar revisão

Canciones relacionadas