Drag Queen

Kore

    Continúa después del anuncio

    Veras ja, mi flugas for
    Kiam eknoktas la dekor'
    Salut' al tago pro urĝa bezono
    Beliĝu mia korpfason'

    Veras ja, dum izoleco
    Ne ridas la nokt' pri mia speco
    Turmentas tiu helo de ĉiu tago
    La nokto estas nura blago

    Veras ja, jen la nokta reĝino
    Aŭ taga reĝ' kun arda korinklino
    Sin perdi en la korpo de ŝi
    Ĉar daŭre logas la gracio
    Sed kia gracio?
    Ĉu ina gracio?
    Ĉu vira gracio?
    Mia gracio!

    Continúa después del anuncio

    Drag Queen sub via bela ŝminko
    Virinas viro sen konvinko
    Drag Queen moviĝas ĝis anhelo
    Podie dancas reĝa stelo
    Reĝa stelo

    Veras ja, subhaŭtas la em'
    Skulptiĝas dum nokt' mia mem'
    Dum tag' ŝi vivas en korpo de li
    Kiu dum nokt' estas fikcio

    Veras ja, dum izoleco
    Ne ridas mi pri ŝia speco
    Jam scias ŝi neniam amis min
    Nur skiz' de mia in-rafino
    Mia in-rafino

    Drag Queen sub via bela ŝminko
    Virinas viro sen konvinko
    Drag Queen moviĝas ĝis anhelo
    Podie dancas reĝa stelo
    Reĝa stelo

    Nokta reĝin'
    Aŭ taga reĝ':
    Pasa ĝu', pasa ĝu'
    Pasa ĝu', pasa ĝu'
    Vesta fascino
    Sed via koro ardas plu
    Sentiĝas bedaŭr'
    Ne vivi sen neglekto
    Pri ĉi elekto, sen neglekto
    Pri ŝia elekto, sen neglekto
    Pri ĉi elekto

    Información de la canción

    Composición: Christian Spitzer, Eric Mouton y Luc Baudet

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión

    Canciones relacionadas