Cifra Club

Vivo-Riske

Kore

Aún no tenemos el cifrado de esta canción.

Pelas aŭton sen hezit’
Hurla bruo dinamit’
Bola fuma eŭforio
Fariĝas via tragedio
Veturo en ruĝega zono
Veturo per ŝose-demono
Panelaj nadloj de motoro
Vin ekscitas ĝis furoro

Nur kaprico, ne pli
Odoro de l’ angoro
Vivo-riska sensaci’
Provokas ĝis fatala hor’
Iras vi laŭ la ŝoseo
Sen trafiklumoj, sen paneo
La vojpaga bariero
Ĝin vi evitos, kia leĝero

Nur defio, ne pli
En horo de l’ furoro
Vivo-riska sensaci’
Provokas ĝis fatala hor’
Leĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi

Danĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi
Vi iris transen de la limo
Kurbiĝo igis vin viktimo
Kuracaj nadloj de doktoro
Vin iritas, kia doloro

Lantas aŭto sen ekscit’
Korpon kaptis nun rigid’
Nun sen vetoj, sen defio
Dispeciĝis viv’ de vi
Ho, frenezo, kaj ne pli
En nokto de l’ angoro
Nur frenezo sen raci’
Nun restas nur vanta memor’

Leĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi
Danĝere vi veturis
Tiel ne eblas plui
Pli kaj pli domaĝon
Provokis vi, nur vi

Otros videos de esta canción

    Afinación de cifrado

    Afinador online

    OK