Komerca

La Pafklik

    Continúa después del anuncio

    Pafklik’, ĉu vi volas iom da sono?

    Alten, malalten; dekstren, maldekstren

    Aŭskultu ĉi tiun sonon,
    Kiu iel similas
    Al merda komercaĵo
    Kaj kredu min, ĝin facilas fari
    Tamen same bona kiel radio, vi povas kompari
    Ja mi celas diri,
    Ke tro da homoj aŭskultas idiotigajn muzikojn
    Ŝajnas ofte ke junuloj ŝatas miri
    Pro naivaj muzikaĉaj artifikoj
    Nu, fikiĝu muzikuloj de fanfarono
    Kiuj produktiĝas nur pro mono
    Kaj ĉu ne aspektas ke ili klopodas
    Simili al ia lando, kiu plej riĉas
    Ĉu vi regas la lingvon
    Kiun vi uzas en via fiproduktivo
    De monavida motivo
    Ĉi ĉiuj provokoj malveraj
    Sopirigas diri mokojn pri insultoj viaj, kaj
    Kliŝoj daŭrigataj en tekstoj kaj filmoj
    Iĝas referencoj de tro de popoloj – fek
    Eble kulpas aŭskultantoj mem
    Kiuj ŝatas stulte tiajn kliŝojn sen tem’
    Jen kulturo de senscio kaj cerbolavado
    Por socio de mona rego kaj konsumado
    Ĉu estu la recepto aŭdinda
    Movu vian pugon kaj iĝu blinda

    Continúa después del anuncio

    Movu, movu, movu – movu vian pugon
    Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon
    Movu, movu, movu – movu vian pugon
    Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon, cerbon, cerbon, cerbon...

    Ĉampana ŝaŭmo sur t-ĉemizo via
    Jen ekaperas brusto perfekta
    Sed post multe da aŭskultado via
    Kanto aldonas neniun efekton
    Blonda, kvazaŭ nuda, stultaspekta
    Kaj daŭre pri la sama temo, sama objekto
    Amo inter knabino kaj knabo
    Ni ĉiuj komprenis de l’ unua silabo
    Ne kredu esti de areta franklin la ido
    Vi nur estas reprodukto de tabloido
    Ĉe radio nur merda merkata iluzio
    Sekso rimas kun mono en ĉi-strategio
    Ŝakira, riana. pugo ne mensogas,
    Kiam temas pri video kiu allogas.

    Alten, malalten, dekstren, maldekstren

    Amo sekso stulta kanto, movu svingu kaj ne haltu
    Kantu saltu kaj ne pensu

    Movu, movu, movu – movu vian pugon
    Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon
    Movu, movu, movu – movu vian pugon
    Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon
    Movu, movu, movu – movu vian pugon
    Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon
    Movu, movu, movu – movu vian pugon
    Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon

    Información de la canción

    Composición:

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión