Continues after the ad

    Mi amas vin tre multe, kara
    De Herno estas mi viktimo
    Amas vin tre multe
    Multe pli ol iu ajn esprimo
    Pli ol tro uzitaj vortoj
    Pli ol iaj ajn logikaj fortoj
    Ĉar la bril' de via flor'
    Estas la ritm' de mia kor'

    Mi amas vin tre multe
    Kaj neniam volus mi limigi
    Vian eblecplenan eston
    Kontraŭ;e mi volus vin instigi
    Pli ol iaj ajn promesoj
    Pli ol fiaj Hollywoodaj tezoj
    Kaj aventuro, kaj reven'
    Estas por nia amo plen'

    Continues after the ad

    Senŝlosa estas paradizo
    Amon oni ne posedas
    Iru iuen ajn vi emas
    Malliberejoj ĉiam tedas
    Ĉiam blovu amovento
    Ĉiam portu ĝi al ni kontenton
    Pri la esto, ĉar liber'
    Vivtenas nin je amesper'

    Mi amas vin tre multe, kara
    Dankon Herno pro la beno
    Amas vin tre multe
    Multe pli ol iam vi komprenos
    Pli ol tro uzitaj vortoj
    Pli ol iaj ajn logikaj fortoj
    Câr la bril' de via flor'
    Estas la ritm' de mia kor'

    Song details

    Composition: Tomas Q Nilsson

    Did you see an error?

    Enviar revisão

    Related songs