Continues after the ad

    Mezuriĝas la valor'
    En videbleco
    Ajna tipo de honor'
    Por mi taŭgas

    Kaj mi pretas
    Mi vere pretas
    Ja mi pretas
    Mi tute pretas
    Mi pretas je ĉia ajn perfido
    Por esti en la televido

    Amata estu la idol'
    Ni multaj vicas
    Dronu nin en akohol'
    Enŝlositaj

    Continues after the ad

    ĝIs ni pretas
    Ni ĉiuj pretas
    Ja ni pretas
    Ni tute pretas
    Ni pretas je ĉia ajn perfido
    Por esti en la televido

    Je kio vi pretas por aspekti unika?!
    Je kio vi pretas por aspekti unika?!
    Je kio vi pretas por aspekti unika?!

    Pretas je ĉio por esti en televido
    Murdi panjon, vendi mian idon
    Partopreni stultludon kiel piramidon
    Forigi enhavon, nur prizorgi bildon
    Pretas je ĉio kaj eĉ pli ol
    Fanatikul' de nova religio
    Vizaĝlibro donas vivsencon
    Guglo, jutub forigis penson
    Pretas je ĉio kaj eĉ pli da
    Lasi rete fotojn de mi nuda
    Vendi animon por minut' da glor'
    Esti sub lumo kun rid' kaj plor'
    Kaj se post tio... Daŭre ne sufiĉas
    Kaj se per tio mi daŭre ne famiĝas
    Metos sur parolistan gorĝon glavon
    Estas mi de la spektakl' nova sklavo

    Ho ni pretas
    Ni ĉiuj pretas
    Ja ni pretas
    Ni tute pretas
    Ni pretas je ĉia ajn perfido
    Por esti en la televido

    Song details

    Composition: Tomas Q Nilsson

    Did you see an error?

    Enviar revisão