Ĉarma Anomali'

Noise And Bells

    Continúa después del anuncio

    Jen la ĉielark’ — kiom ĝi brilas sur ĉiuj ni
    Kaj do mi scias ke la ŝtorm' pasis preter mi
    Estas certa ver’ ke ĉio de l' aer' al Ter’
    Kunas en sponta muzik' tra la monda sfer'
    Ĉu tia sento plue daŭros estontecen
    Aŭ ĉu matene falos tuj sur mi ree la kurten’?
    Nu, mi ekmemoras tion kio min doloras
    Min mokas ĝi
    Kia stranga anomali’!

    Pentru mian vivrakonton per multkolora farb’
    Kaj poste kovru la kanvason per lignokarb’
    Ies fremda nom' skribita per krajon' je l' fon'
    Abandonita de longe mortinta hom'
    Ĉu vi aŭskultus eĉ la sonon de mia plor’
    Aŭ ĉu atendus vi momente kaj tuj kurus for?
    Kvankam vi ne scias kial mi ĉielen krias
    Ne diru ĝis
    Aŭ mi dronos en la griz’

    Continúa después del anuncio

    Jen la ĉielarko kaŝiĝanta malantaŭ nub’
    Kaj mia koro repleniĝas de zorg’ kaj dub’
    Tiun sonĝon, dum ĝi disas en mallum’ kaj fum’
    Sursrkibas Dio per Lia sadisma plum’
    Ho, kara mia, kun mi restu momenton plu
    Mi ne transvivos pluan tagon en tia vaku’
    Nu, mi ekkomprenas kial mi ankoraŭ penas
    Daŭru por mi
    Mia ĉarma anomali'

    Jen la ĉielarko kaŝiĝanta malantaŭ nub’
    Kaj mia koro repleniĝas de zorgo kaj dub’
    Sed mi ekkomprenas kial mi ankoraŭ penas
    Daŭru por mi
    Mia ĉarma anomali'

    Información de la canción

    Composición: Noise And Bells

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión