Patro nia

Persone

Continúa después del anuncio

Patro nia en ĉielo
Sur la alta dia tron'
Kiel strange vi distingas
Inter virto kaj malbon'

Mi nur estas simpla homo
Tial mi demandas vin
Kial malpermesi tion,
kio nur gajigas nin?

Laŭ skribaĵoj vi elaŭdas
Preĝon de sincera hom'
Kaj etendas vian manon
Sankta estu via nom'

Continúa después del anuncio

Sed malsataj kiuj kredis
Je la etendita man'
Preĝis vane dum jarmiloj
Nur por ĉiutaga pan'

De la sangaj batalkampoj
Tra la fumo kaj la fulg'
Vane kriis milionoj
Por kompato kaj indulg'

Pardonindas vi sinjoro
Nur pro unu bona trajt'
Nome via neekzisto
Ĝi ja estas dia rajt'

Información de la canción

Composición:

¿Los datos están equivocados?

Enviar revisión