Ĉi-paĝa Dezir'

Tarcísio J. Lima

    Continúa después del anuncio

    Jen nun verse, vercele, kortrafe
    Kantas ni la pacon de l' ter'
    Kiun kelkaj, nepre neprave
    Tenadas for de la rev' de l' esper'

    Subaĉete kaj eĉ subaĉege
    Fratojn fratoj senigas je jes
    Dum paradas minace milit', ve al ni
    En defilo de fi-labora sukces'

    Sed forta promes', al homo, sen ĉes'
    Gvidas plu, sur la meandroj al progres'

    Verda vervo re-versas pri vi
    Vi, virino, infano kaj vir'

    Continúa después del anuncio

    Via vivo jen priverkata
    Per la malĉipa ĉi-paĝa dezir'

    Ne simplaĉe, sed plaĉe ni skandas
    Unisone pri l' sankta pac'
    Kaj polifonie forkantas
    De l' krimo nocajn nociojn, sen lac'

    Jen surmonde, amonde, amase
    Pli kaj pli plektiĝanta homĉen'
    Forbatante per ĉenoj de am', for de ni
    Malamĉenajn, ĉe-nazajn vicojn de ĝen'

    Kaj vera kompren' jen luma tamen'
    Gvidos nin al nehaveco je ĉagren'

    Verda vervo re-versas pri ni
    Ni, virino, infano kaj vir'

    Nia vivo jen priverkata
    Per la malĉipa ĉi-paĝa dezir'

    Información de la canción

    Composición: Tarcísio J. Lima

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión