Nokta Papilio
Tarcísio J. Lima
Continúa después del anuncio
Vidu, kompatinda naivulo
Kiu al la lumo tro sopiris
Vi flugilon perdis en la brulo
De la flamo, kiu vin altiris
Continúa después del anuncio
Pli prudente estus, ke profundon
De malhela ombro vi toleru
Ol ke via belo spertu vundon
Kaj vi mem pri ĉio malesperu