Continúa después del anuncio

    Vi luktas pro l' aero
    De la birdoj kaj pro l' fiŝoj de l' mar'
    Pro senpolucia rivero
    Kaj verdanta vegetaĵar'

    Vi klopodas por la konkero
    Je feliĉo sen konstraŭstar'
    Je finiĝo de la sufero
    Sur suforon' de via gitar'

    Tamen via opinion
    Mi recenzas tie ĉi
    Vi tre zorgas la medion
    Sed kio estos pri vi?!

    Vian korpan materion
    Vi malordigas (ho ve!)
    Atencante la konscion
    Blindiĝante ĝis pere'

    Continúa después del anuncio

    Vundas la ekologion
    Via em' en fumkolor'
    Je komplezo, diru
    Kion de minac' vi savas for

    De l' naturo vi estas ero
    Do respektu ĝin en vi mem
    Ne konduto en senkohero
    Nek baraktu en malsaĝem'

    Ĉian cigaredon vi fumas
    Kun la cindroj de la natur'
    Kaj vi ofte alkoholumas
    Ŝtopita per senfrukta kultur'

    Nu, nome de l' espero
    Kaj de l' bestoj de la arbar'
    Krom de l' resaniĝo de l' tero
    Kaj de ĉi spitanta gitar'

    Marŝu kun decid' al prospero
    Ĵetu malpravon tuj for de vi
    Kaj la trakton de via vero
    Ja akceptos ekologi'

    Información de la canción

    Composición: Tarcísio J. Lima

    ¿Los datos están equivocados?

    Enviar revisión