Continúa después del anuncio

Batante tiel haste, malpace, kara kor'
plenigas vi troece mian bruston per l' angor'
kiu devenas ja de via miskompren'
montegon vidi kie vastas eben'

Al mi anstataŭ prava naiva ŝajnas vi
ĉar eltrompiĝo baldaŭ vin atingos tie ĉi
sed vi ne volas atenti la veron
kontraŭ ĉio vi daŭrigas l' esperon!

Continúa después del anuncio

Ho, kara kor'
seneriĝu kaj rigardu l' estonton!
Vi ne devas atendi renkonton!
Ho, kara kor'
ju pli vi persistos trans la real'
des malpli eltenebla estos via fal'!

Ne revu, kara kor': ĉi-momente certe ŝin
pri via tre aflikta palpitado, eĉ sen fin'
de tiel nuba tago, peza je sopir'
ne igas pensi, kun plej eta altir'

Ĉar male ŝi imagus la kvanton da dolor'
vin tiel batiganta, mia estimata kor'
sed eĉ en larmoj vi evitas la veron
malgraŭ ĉio vi daŭrigas l' esperon!

Información de la canción

Composición: Tarcísio Lima

¿Los datos están equivocados?

Enviar revisão