Intro: A A Em A7 D (2x)
A
Mi amas vin tre multe, kara
Bm
de Herno estas mi viktimo
E
Amas vin tre multe
E7
multe pli ol iu ajn esprimo
A A7M
pli ol tro uzitaj vortoj
Em F#7 Bm
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
Bm7 E
ĉar la bril' de via flor'
E7 A
estas la ritm' de mia kor'
Instrumental: A A7M Em Em7 D A A7 F#7
B
Mi amas vin tre multe
C#m
kaj neniam volus mi limigi
F#
vian eblecplenan eston,
F#7
kontraŭe, mi volus vin instigi
B B7M
pli ol iaj ajn promesoj
F#m G#7 C#m
pli ol fiaj Hollywoodaj tezoj
C#m7 F#
kaj aventuro kaj reven'
F#7 B
estas por nia amo plen'
Instrumental: B B7M F#m F#m7 E B B7 G#7
C#
Senŝlosa estas paradizo
Ebm
Amon oni ne posedas
G#
Iru iuen ajn vi emas
G#7
malliberejoj ĉiam tedas
C# C#7M
ĉiam blovu amovento
G#m Bb7 Ebm
ĉiam portu ĝi al ni kontenton
Ebm7 G#
pri la esto, ĉar liber'
G#7 C#
vivtenas nin je l' amesper'
Instrumental: C# C#7M G#m G#m7 F# C# C#7 Bb7
Eb
Mi amas vin tre multe, kara
Fm
Dankon, Herno, pro la beno
Bb
Amas vin tre multe
Bb
multe pli ol iam vi komprenos
Eb Eb7M
pli ol tro uzitaj vortoj
Bbm C7 Fm
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
Fm7 Bb
ĉar la bril' de via flor'
Bb7 Eb
estas la ritm' de mia kor'
Instrumental: Eb Eb7M Bbm Bbm7 G# Eb Eb7 C7
Fm Bb7 Eb