Cifra Club

Portanto de la lum'

Persone

Aún no tenemos los acordes de esta canción.

Vi amis knabinojn, ne timis pri amor'
La vivon plenĝuis per via tuta kor'
Elektrajn gitarojn kun laŭta rokmuzik'
vi ŝatis, mi scias, vi estis ja amik'

Kio okazis al la filo de la nord'
Ĉu provas vi eskapi de la Dia pun'
Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laŭ malord'
Vi ne nomu min portanto de la lum'

Vi serĉis la veron, vi legis ĉion ajn
Nun trovis vi ion, sed estas ĝi nur ŝajn'
Lumturo sur pinto misgvidis milojn jam
Por karmo plej pura ne decas anagram'

Mi ŝatas ja lumon de l' suno kaj l' anim'
sed ne la mislumon de via profetin'
Vekiĝu kaj fuĝu de tiu fipreĝej'
Revenu al tio, kion vi ŝatas plej

Otros videos de esta canción
    0 visualizaciones

    Afinación de los acordes

    Afinador en línea

    Ops (: Contenido disponible solo en portugués.
    OK