Kiam mi estis infano
Ofte rakontis panjo
Pri fora fabela lando
Pri Samarkando
Kaj ankaŭ mi ofte revas
Lasi ĉiujn aferojn
Kaj iri laŭ ŝoserando
Al Samarkando
Kie loĝas feliĉaj homoj
En varmaj komfortaj domoj
Tie neniu ploras
Kaj ne angoras
Sed tenas miajn piedojn
Laboro, kutimoj, hejmo
Ne lasas min al revo
Devoj, devoj
Eble mi povos iam
Esti denove libera
Do direktos mi miajn plandojn
Al Samarkando