Min vokas iamo, aŭtuna ornamo
Pluvplena sopir'
Min vokas somero kaj sola ameno
Tendara admir'
Ensonĝe, ensvene aperas revene
Somera vizi'
La fajra, la suna kaj iu pli juna
Simila al mi
Sopir' surpapere. Fajfetas despere
La fluto de l'vent'
Kanteto de l'amo al mia iamo
Ne eblas reven'
Kaj larmas la koro kaj lamas angoro
Tra pluva ekfrap'
Mi diras: Sufiĉe! Se tristo senfine
Nur skrap'!
ĉU decas heziti? Ne ĉesu militi
Por ĝojo sen lim'
Min vokas tendara medi' senkompara.
Sopiras anim'
Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro
Tra pluva ekfrap'
Mi diras: Sufiĉe! Se tristo senfine
Nur skrap'!
Min vokas iamo, aŭtuna ornamo
Pluvplena sopir'
Min vokas somero kaj sola ameno
Tendara admir'