Mia bona sinjorino, jaroj kuras
Ion prenas, ion donas, ion spuras
Forsusuras sekundaro senpardona
Ĉu vi aŭdas, sinjorino mia bona?
Mia bona sinjorino, jaroj kuras
Foje lulis nin fortuno, kiel trajno
Foje lumis nia kuno - nia gajno
Kaj okuloj al okuloj ridis ĝoje
Ĉu en vero ni stultuloj estis foje?
Foje lulis ni fortuno
En la sonĝoj mi revetas ne pri multo
Dion petas, ke revenu tiu stulto
Sed reale disen iras vivoĉaroj
Forsusuras dise niaj sekundaroj
Mia bona sinjorino, ni ne plendu
La destinon donaceman ne ofendu
Kio estis - tio estis kaj forbrulis
Ĝoju ni, ke nin feliĉo foje lulis
Mia bona sinjorino
Kaj revetu, mia bona, ni sen honto
Ke ni iam reridetu dum renkonto
Mia bona sinjorino