En malgranda nia mondo
En freneza nia medio
Ĉiu havu amikan rondon
Ĉiu havu familion
Serĉu ordon en la kaoso
Ŝatu homan varmecon magian
Kaj aprezu intiman etoson
Kaj ne perdu unu alian
Nia vivo nur tiam valoras
Kiam estas apude iu
Man’ ĉe l’ mano, koro ĉe l’ koro
Kaj animo apud animo
Ĉio trovas profundan sencon
Se vi amas homon alian
Se vi havas pri kiu pensi
Se vi havas por kiu vivi
Vi ricevos klarajn respondojn
Por demandoj viaj
Se vi havas amikan mondon
Se vi amas ĉiujn
Nia vivo nur tiam valoras
Kiam estas apude iu
Man’ ĉe l’ mano, koro ĉe l’ koro
Kaj animo apud animo
En nia vivo neniam vi solas
Se vi amas kaj vin amas iu
Man ĉe l’ mano, koro ĉe l’ koro
Mia vivo apud la via